La galeno

La galeno estas natura kristalo (plumb-sulfuro). Gxi estas malrara kaj trovebla en multaj lokoj de diversaj landoj.

Estas nigra korpo kiun oni povas facile ekhavi (sintezi) per brulado de miksajxo de plumbo kaj sulfuro.

La galeno estas duon-konduktilo (semikonduktilo).

Fakte oni rimarkis ke la kontakto de metal-pintoj kun kelkaj kristaloj kiel galeno posedas unudirektan konduktemon. Ili estas kvazaux valvoj por la elektra kurento en radio-ricevilo kaj kapablas "detekti" la ondojn.

 

bazaj elementoj por konstrui galen-ricevilon

Agord-bobeno, peco da galen-kristalo, auxdilo kaj longa anteno suficxas por konstrui praan ricevilon.

© 2000-2007 Pierre Dessapt