Energio en botelo

Jam de Volta, multnombraj teknikistoj interesigxis al novaj generatoroj kiuj kapablus funkcii longdaure kaj senzorge.

La piloj alpartenas al du cxefaj familioj :

- la polarizeblaj piloj en kiuj hidrogeno produktigxas sur la pozitiva poluso kaj malfunkciigas la pilon post kelkaj tempoj sub la  efekto de "polarizado" (oni uzas oksidivan substancojn por malebligi la polarizadon kiel bi-oksido de mangano),

- la nepolarizeblaj piloj en kiuj la kurento ne modifias la elektro-kemiajn kontaktojn.

Preskaux cxiuj industriaj piloj alpartenas al la unua familio

GRENET, DANIELL kaj aliuloj proponis diversajn pil-tipojn kun avantagxojn kaj malavantagxojn :

 

La bikromata pilo  (pilo de GRENET aux pilo de POGGENDORF)   bezonas toksan kaj poluan elektroliton kies reakcion kun zinko necesas enmeti  la elektrodon nur dum la funkciado de la pilo kaj elmeti gxin dum la neuzitaj periodoj (movigebla elektrodo).

Gxi estas bonega laboratorio-pilo sed malbona hejma-pilo.

Gxi estas tipa nepolarizebla pilo.

Pile de GRENET

Pile CALLAUD La pilo de DANIELL au la alitipo de CALLAUD (telefon-piloj) necesis du elektrolitojn (sulfato de zinko kaj de kupro)

 

 

La pilo de BUNSEN iom similas la pilo de DANIELL. Tamen gxis bezonas nitratan acidon (oni uzis la vorton "azota" en tiu tempo).

Gxi estas polua kaj produktas malagrablajn nitratajn vaporojn dum la funkciado.

La tensio estas alta (1,9 V).

Pile BUNSEN

 

Cxu vi jam auxdis pri LECLANCHE ?

En la jaro 1877, franca kemisto Georges Leclanche (1839-1882) eltrovas tauxgan hejman pilon kiu kapablas funkcii longtempe sen prizorgado.

Gxi estas pilo kun solida malpolarizajxo (bi-oksido de mangano).

La pilujo estis kutime vitra.

la negativa poluso estas bastoneto el zinko.

La pozitiva poluso estas plato el karbono entenita en poreca ujo plenumita de karboneroj kaj polvo de bi-oksido de mangano.

La elektrolito konsistas en solvado de amoniak-klorido en akvo.

La tension estas cxirkaux 1.5 V.

La prizorgo necesas nur aldonon da akvo de tempo al tempo por plenigi la ujon gxis la tauxga nivelo kaj jare la anstatauxigon de la zinka elektrodo.

Supra parto de la pilo de LECLANCHE

 

Diversaj partoj de la pileo de LECLANCHE

Certe, la transporto de tiu pilo estis problemo.

Do oni rapide sukcesis malfluidigi la elektroliton per amelo aux agaragaro.

Seria konektado de piloj permesas altigi la tension.

Vi uzas certe kutime 4.5 Voltoj-piloj kun tri elementoj.

"Atl-tensiaj" piloj necesas multnombrajn elementojn (60 por 90 V).

La negativa zinka poluso konsistigas la ujon mem en la modernaj piloj. la vitra ujo ne plu ekzistas.

Tiu pilo (patento LECLANCHE-BARBIER)  havas truitan pozitivan elektrodon.

La negativa elektrodo (zinka bastoneto) estas instalita sur tiu pilo-tipo medze de la vitra ujo.

Tiamaniere estas pli facile sxtopi la vitran ujon kaj limigi la akvo-vaporigxon.

La prizorgado estas do pli simpla kaj pli ekonomia.

LECLANCHE-BARBIER pilo

La pilo Leclanche (WONDER pilo estas samtipa) devenis rapide kutima hejmilo por la help-lumigado (posx-lumigilo), la telefon-instalajxoj, la kontrolgardado (alvokiloj en hospitalo, sonoriloj en hotelo, ktp...).

Oni povas alporti kelkajn klarigojn pri la pilo de FERY.

Dum la unua mondmilito estis malfacile acxeti bi-oksidon de mangano cxar la produkto estis en tiu tempo preskau ekskluzive germana.

FERY franca ingeniero imagas senmanganan pilon.

En la FERY-pilo, la oksigeno kiu detruas la hidrogenon sur la pozitiva elektrodo devenas de la aero mem.

La + poluso konsistas el speciala karbona tubo, kies poreco entenas aeron.

 

pilo FERY

Sekco de FERY-pilo

 

Fery  instalis la zinkan elektrodon sur la fundo de la vitra ujo.

Tia maniere gxi estas malproksime de la surfaco de la likvido kaj pli longe funkcias sen korodo.

Dekstre vi povas vidi la principon de la pilo de FERY kaj maldekstre sekcon de la pilo.

funkciado-principo de FERY pilo

Por plibonigi la transport-facilecon de la piloj, kelkaj firmaoj proponis diversajn sistemojn por sxtopigi la pilojn.

Sur la bildo vi vidas "hermetikan pilon" (patento BEAUTEY).

Oni uzis gxin principe sur elektraj veturiletoj kaj tricikloj.

La ujo estis lauxvole en lakita kartono aux en celuloido.

 

(cxirkau la jaroj 1910)

Pilo en hermetika ujo (patento BEAUTEY)

© 2000-2007 Pierre Dessapt