Kio estas elektro ?

Oni sonorigas !

Certe vi memorigxas ke AMPERE kun ARAGO inventis la elektro-magneton.

Tiu inventajxo estas bazo de la telegrafo kaj de multaj aliaj aparatoj kiun ni uzas kutime en la domo.

La plej kutima ilo estas sendube la elektran sonorilon. Gxi estas certe la unua hejma applikajxo de la elektromagnetismo.

La elektro-magneto altiras periode frapilon kiu frapetas la sonilon.

Je la komenco de la jarcento oni uzis pilojn por funkciigi la sonorilon.

Malnova sonorilo

En PARIZO, cxirkaux la jaroj 1889, la burgxoj vivas "la Belan Epokon". Ili vizitas la Universalan Ekspozicion kaj malkovras la novajn aplikajxojn de la elektro.

Ili supreniras la Ejfel-turon kaj rigardas la novajn lumojn de la urbo.

En la luksaj hoteloj la elektra sonorilo anstatauxas la livrean pordiston kaj la servistaro kiu ekflamigas la gaz-lampojn estas sen laboro.

Sonorigu ....  kaj certe, ie en la hejmo, la tintado informos la dom-mastrinon de via alveno.

Porcelana sxaltilo

ligna sxaltilo (1900)

Turnu la sxaltilon, kaj la lumo ekbrilos !
Movigu la telefon-direktilon kaj vi kunigos vian korespondanton kun la tauxgan cxambron.

hejma telefon sxaltilo (cxirkaux1900)

Sed de kie alvenas la energion kiu movigas la frapilon de la sonorilon ?

Ne ankoraux ekzistas elektran reton en la urbo.Sed ie en la domo piloj fluigos la necesan kurenton.

Dank al Sinjoro VOLTA kiu inventis la pilon en la komenco de la 19a jarcento, ni povas funkciigi multnombrajn hejmajn ilojn kiel sonoriloj, gaz-flamigiloj, telefonoj, lum-lampoj ktp

© 2000-2007 Pierre Dessapt