La epoko de la galen-riceviloj

La unuaj radio-elsendoj ne interesas grandparton de la publiko. Ili temas nur pri horaj kaj meteorologiaj mors-elsendoj. Estas cxefe teknikaj informoj por la sxiparo (la mara vetero, la gxusta horo) kaj  informoj por precizigi la pozicion de la sxipoj (radio signaloj).

Samaj kriptigitaj milit-informoj ankoraux ne interesas la civitanoj.

Tamen la situacio evoluas rapide ek de la starigxo de la unuaj radio-elsend-stacioj kiuj sendas inform-bultenojn pri la cxiutaga vivo kaj ankaux muzikon (teatrajxan resendon).

Galena ricevilo kun "agord-bobeno"

 

En Francio, la unuaj stacioj elsendas ek de  la jaro 1923 en Parizo kaj en kelkaj grandaj urboj.

La unuaj lamp-riceviloj (riceviloj kun radio-tuboj) estas multekostaj. Nur la "burgxoj" povas acxeti tiajn aparatojn.

Pro tio, la plimulto de la publiko acxetas tute simplaj kaj malmultekostaj galenaj riceviloj, kiuj funkcias ekonomie.

Multnombraj fabrikantoj (kelkfoje manfabrikantoj) proponas "fin-muntitajn" ricevilojn aux "memmunteblajn" malplikostajn aparatojn.

La "antikvaj" galen-riceviloj estas nuntempe kolektindajn aparatojn.

Sur la bilbo vi vidas ekzemplon de galena detektoro. La ebonita plato kaj la latunaj pecoj havas realan estetikan valoron.

 

Kristala detektoro
Galena ricevilo (1925) Tiu alia ricevilo en mahagona skatolo sxajnas   ricxaspekta konstruajxon.
© 2000-2007 Pierre Dessapt