Rakontu al mi la RADION ...

La izoliloj

La plej konataj izoliloj estas certe la izoliloj uzitaj por la alt-tensiaj lineoj kiujn vi vidas kutime tra la kamparo.

400 kV alt-tensia lineo

Malnova franca fervojo Iam estinte, vi certe vidis lauxlonge de fervojoj telefon-lineojn

La fadenoj estis firme fiksitaj al verd-koloraj vitraj izoliloj.

Vitra izolilo Franc-tipa telefon-fosto

Hodiaux,  telefon-lineo konsistas nur el unu multera fadeno cxu aera, cxu pli kaj pli subtera.

Vi havos eble ankoraux la okazon vidi ie en Euxropo antikvajn telefon-lineojn, sed pro la disvolvigxo de cxel-telefonaparatoj ili certe rapide malaperos.

Se vi vojagxas tra ARIZONO aux NOV-MEKSIKO, en la tiel nomata FAR-WEST vi ekvidos ankoraux tute malnovajn telefon-lineojn, de la epoko de la unuaj telegraf-disvolvigxoj.

 

Malnova fosto-tipo (Roswell -New Mexico) Diversaj tipoj de telegraf-izoliloj

La tipoj de la izoliloj diversigxas laux la lando kaj  la epoko.

La cxi-apudaj izoliloj estis fabrikitaj cxirkaux la jaroj 1870. Ili estis instalitaj sur fama telegraf-lineo inter la urboj TUCSON kaj TOMBSTONE en ARIZONO (Memorigu la legendon pri O.K. CORRAL).

Sub efekto de la sableroj kaj de la vento, en tiu dezerta regiono, la vitro iom malglatigxis .

Vi povas imagi la multnombrajn mesagxojn kiuj transiris lauxlonge la fadenoj : La spiritoj de GERONIMO, Pat GARRET kaj Billy the KID cxiam cxeestas.

La kutimaj radio-izoliloj havas aliajn formojn.

Por la unufadenaj antenoj oni ofte uzis en Europo la VEDOVELLI-tipan izolilon, speco de porcelana nukso dotita de du truoj por fiksi la fadenojn.

Oni povas vidi ankoraux ovo-formajn izolilojn kaj osto-formajn vitrajn ilojn por sxip-antenoj.

 

Vedovelli izolilo Vedovelli izolilo (ekzemplo de anten-instalajxo)

Generale, oni instalas serie je la ekstremoj de la anteno, 2 aux 3 izolilojn.

Pulieto sur la pinto de la fosto ebligas strecxi aux malmonti la antenon.

© 2000-2007 Pierre Dessapt