la telefonauxdilo

La eta potenco de la galena aux unulampa ricevilo ne ebligas uzi lautparolilojn..

Kapauxdilo

Oni uzas kutime kapauxdilojn kun du telefonauxdiloj (vidu la bildon).

La ilo estas peza malkomforta kaj ne tauga por longa auxdado.

Plue, la sonkvalito estas tre malbona kompare al modernaj orelauxdiloj.

La plej konata telefonauxdilo konsistas el unu aux du elektromagnetoj kun sxtalaj kernoj jam antaue magnetigitaj.

la trairanta alterna kurento pli aux malplifortigas tiun magnetecon.

Antaux la sxtalaj kernoj trovigxas elasta fera plato (la membrano) kiu estas pli aux malpli altirata de la elektromagneto.

Do, kiam la telefonon trairas alterna kurento, gxi vibrigas la membranon kiu sonas retradukante la variojn de l' kurento.

La inventon de tiu mondkonata ilo, oni devas al Clément ADER (1841-1924) fama franca teknikisto pli konata en la kampo de aviadiloj.

Li prezentis sian unuan aviadilon en la jaro 1897 apud Parizo.

Tratrancxita telefonauxdilo

 

 

Sur la bildo vi vidas diversajn partojn de kutima telefonauxdilo.

- la desxrauxbebla fermiloel ebonito,

- la metala ujo kun la elektromagneto,

- la membrano el fero (nigr-farbita),

- la platringo kiu precizigas la spacon* inter la magneto kaj la membrano

* (la interspaco ebligas la vibradon de la membrano).

Kutima telefonauxdilo

© 2000-2007 Pierre Dessapt