La unuaj aplikajxoj de la radio

En la komenco de la 20an jarcento, la "Nova Mondo" (Usono) allogas multajn aventuremulojn el tuta Europo kiuj esperas trovi tie la liberecon, monon kaj felicxon.

Oni estas tuj post la epoko de la "okcidenta konkerado"   kiu komensis cxirkaux la jaroj 1850 post malkovro de oro en la montaraj regionoj de Kalifornio.

Oni komensas konstrui grandegajn boatojn por transporti amaso da emigrantoj .

Tage, pasagxersxipoj albordigxas al la usonaj havenoj.

Post longdauxra kaj laciga vojagxo sur la "tria klasa" ferdeko, la amaspopolo malkovras fine la Nov-Jorkan golfon kaj salutas korpremite Miss Liberty kun la espero rapide havi pli agrablan vivon.

La ricxuloj post festplena dolca vojagxo povas eniri rapide Amerikon dum oni kvarantenigas kaj selektas la proletarojn (potencialaj laboristoj por la ferindustrioj de Pitsburgo aux por la konstruo de la fervojoj).

Pasagxersxipo (1910)

Tamen, la trafiko en la norda parto de la Atlantiko estas malfacila por tiel longaj sxipoj. Gxi dependas de la vetero kaj la meteorologiaj prognoz-informoj ne ekzistas en tiu epoko.

La nepreciza dauxro de la vojagxo kaj la necerta longeco de la markurso instigas suplementajn risk-kostojn.

La sxip-kompanioj devas preni en kalkulon ankaux la veter-riskojn (malfruoj, sxiprompoj, energi-konsumo, ktp)

La orient-ebleco meze de la maro estas ankaux konstanta zorgo de la maristo.

Eble vi scias  ke la pozicion de sxipo oni  kalkulas (taksas) per du parametroj : la longitudo kaj la latitudo de la loko.

La latitudo oni povas facile kalkuli per sekstanto (tage laux la suno kaj nokte laux la steloj).

La longitudo estas multe pli malfacile taksebla. Oni nepre devas koni la rapidecon de la sxipo (per logo aux mezursxnuro), la marvojo (per kompaso kaj marmapo) kaj la dauxro de la vojagxo ek de la komenco.

La precizeco de la pozicio de sxipo dependas unue de la precizeco de la temp-mezurilo (horlogxoj). Pro tio la kronometro (kaj la kompaso) estas cxiam sub la varto de la sxipestro.

Tamen en tiu epoko, la precizeco de la kronografoj ne estas sufice bona (pluraj sekundoj semajne). Imagu ke unu sekundo da temp-diferenco egalas pli ol unu mejlo (1.6 Km) da eraro.

Vi povas kalkuli la eraron kiam la vojagxo de Londono al Nov-jorko dauxras pli ol unu semajno.

Plie, kiam la sxipo estas sur maro, li ne povas komuniki kun la tero au kun la aliaj sxipoj.

La vojo, dum vintro aux printempo, estas ege dangera en la regiono de Groenlando por la grandaj sxipoj. La glacimontoj estas multnombraj kaj malfacile videblaj cxefe dum nebula vetero. Sxipoj ofte sinkas kun multnombraj viktimoj.

La radio alvenas jxustatempe por sekurigi la sxip-trafikon.

La 23an de januaro 1909 la radio-telegrafo ebligas la savadon de 760 homoj sur la sxipoj REPUBLIC kaj FLORIDA kiuj kunfrapigxis.

 

Donu al mi la jxustan tempon

La radio-ricevo de la ekzakta horo sur la sxipoj estas granda progreso por precize kalkuli la pozicion dum la vojagxo.

Per radio la sxipestaro povas koni la referencan tempon kaj indiki sur la sxip-horlogxo la jxustan horon se gxi igxis malbona.

La algxust-ebleco de la kronografo estas la cxefa plibonigo de la mar-navigado jam de Kristofo KOLUMBO.

Dank al la laboroj de FERRIE en Parizo, la 23an de majo 1910, la radio-telegrafa-stacio de la Marta-Kampo (apud la Ejfel-turo) dissendas la referencan horon (pariza meridiano) al duono de la mondo

La preparaj laboroj komensis jam de la jaro 1895 sur la instalajxoj de la Ejfel-turo.

Vi povas vidi sur la bildo la unuan eksperimenton farita en julio 1898. Estas nur  iom pli ol 100 jaroj antaue.

 

Radio elsend-stacio sur la Ejfel-turo (1900)

La stacio dissendas informojn pri la horo dufoje cxiu tage (je tagmeze kaj noktomeze). Por la sxipoj kiuj ne sukcesus ricevi la unuan mesagxon, nova informo estas sendita 2 minutoj poste kun speciala signalo por eviti konfuzon.

Tia maniere la sxipestroj povas kontroli la kronografon kaj precize kalkuli la pozicion de la sxipo.

La Internacia Konferenco pri Horo okazis en PARIZO de la 15an gxis la 23an de oktobro 1912 (6 monatoj post la TITANIC dramego). Dum tiu konferenco la fakuloj decidis ordigi la tempon laux la nunaj horzonoj kaj fixi la temp-referenco baze de la meridiano de GREENWICH (GMT horo).

La referencan tempon por la tuta mondo kalkulas la Observatorio de PARIZO kiu havis  en tiu tempo tre precizan "mekanikan" horlogxon. La horsignalo estis auxtomate transmita al la radio stacio de la Ejfel-Turo per malsimpla sistemo.

Nun "atom-horlogxoj" kalkulas la referencan tempon.

La Konferenco "rajtigis" fakte la radion kaj samtempe instigis la sxip-kompaniojn instali sur la sxipoj radio-sistemojn.

Gxi altrudas la instalajxon de radio-elsend stacio kaj ricev-stacio sur la grandaj sxipoj kaj la devo helpi dronantan sxipon.

La apuda bildo montras radio-stacion sur komerc-sxipo cxirkaux la jaroj 1920.

Radio stacio en kargo-sxipo (1920)

TITANIC sinkas

Cliquez sur le bouton

La malgxoja historio de la TITANIC-sxipo estis okazo sxangxi aux plibonigi la mar-legxojn en multaj landoj.

Vi memorigxas ke la sxipo sinkis la 14an de aprilo 1912 malgraux  SOS ricevita de la sxipo Carpathia kiu rapide deviis sian vojon por helpi la viktimojn.

Pli ol 1500 homoj dronis dum la katastrofo.

 

La kalkulo de la longitudoj

La kono de la gxusta tempo (referenca horo) kaj la ebleco kunigi samtempe malproksimajn punktojn de la terglobo ebligas kalkuli kun granda precizeco la pozicion de lokoj kaj plibonigi la mapojn.

La invento de novaj radio-mesur-metodoj (interferometrio) permesas difini la longitudojn de la cxefaj lokoj (havenoj, urboj ktp) kaj kalkuli la distancoj inter malproksimaj landoj kun grandega precizeco.

La franca astronomo benjamin BAILLAUD (1848-1934)  Direktoro de la observatorio de TOULOUSE (sud-francio) kaj poste de PARIZO, al kiu sendube revenas la starigxon de la Internacia Buroo pri Horo (Bureau International de l'Heure) instigas kaj gvidas internacian programon por mezuri la longitudojn per radio.

Tiamaniere la radio-telegrafio ebligis la disvolvigxon de la moderna geodezio kaj estas versxajne unu el la fondamentaj elementoj por la progreso de la nuntempa kartografio.

Pri meteorologiaj informoj

Post la Internacia Konferenco pri Meteorologio (Innsbrück Austrio) en 1905, nau sxip-kompanioj decidis organizi radio-telegram-reton pri meteorologiaj informoj en la nord-atlantika regiono.

La celo de la organizajxo estis konstrui seriozajn veterprognozojn.

La mesagxoj senditaj en mors-kodo konsistis el ciferaj informoj pri la tempo, la aerpremo, la vento(rapideco, direkto), la vetero (bela , malbela, nebula ...), la temperaturo kaj la mar-stato.

La informojn kolektis la meteorologiaj burooj en LONDON, PARIS, BERLIN, kiuj studis ilin kaj ellaboris la unuajn prognozojn por la komercsxipoj kaj militsxipoj.

La marborda navigado

La unuaj eksperimentoj pri radio-goniometrio rapide montris la intereson konstrui radio-balizojn lauxlonge de marbordoj komplemente de lumturoj kaj de klasikaj indikiloj.

Lumturo (Oléron insulo - Francio)

En Francio ekzemple, André BLONDEL (1863-1938) ingxeniero pri generala elektrotekniko estas ankaux pioniro de la radio-goniometrio.

Li multe kontribuis al disvolvigxo de programoj pri instalado de radio-balizoj sur la francaj marbordoj.

La aernavigado

Estas ankaux la epoko de la unuaj aviadiloj .... kaj la komenco de la unua mondmilito.

La radio estas bonega ilo por aviadil-komunikado.

La uzado de radio komunikado rapide organigxis dum la milito.

 

Malnova aviadilo

© 2000-2007 Pierre Dessapt