La disvolvigxo de la senfadena dissendo rezultas de longdauxra procezo kie plifirmigxis fundamentaj fizik-teorioj kaj eksperimentadoj fare de eminentaj ingxenieroj.
La historio komensigxas en la fino de la 17a jarcento. Je tiu epoko, la scienculoj ne kapablas klarigi la misteron de la kosmo kaj ankorau ne konas la fundamentajn karakterizojn de la lumo.
Ili multe interesigxas pri astronomio kaj optiko.
Sed kelkaj scienculoj jam interesigxas al magnetismo kaj elektrostatiko.
La brita kuracisto kaj fizikisto William GILBERT (1544-1603), cxef-kuracisto de la regxino Elisabeth, estas ekzemple la unua kiu havis la ideon ke la ter-globo povus esti giganta magneto kaj ke oni povas klasifiki la korpojn en du familioj : la izolajxoj kaj la konduktajxoj.
Sed la antikva teorio kiu bazigxas sur
korpuskla strukturo de la lumo ne kapablas klarigi la fenomenojn
de difrakto kaj polarizo.
La observoj kaj studoj de Izaako NEWTON (1642-1727) kontribuis al evoluo de la fundamentaj konoj pri lumo kaj al ekfinigxo de la praaj korpusklaj teorioj. |
La nederlanda fizikisto kaj astronomo
Kristiano HUYGENS (1629-1695) en fama traktato
pri lumo (1690) prezentis novan ondan teorion de la lumo. |
La franco Augustino FRESNEL (1788-1827) demonstras je sama epoko ke la neutona teorio ne tauxgas por ekspliki multnombrajn fizikajn fenomenojn kaj prezentis post studoj kun ARAGO kaj FOUCAULT pli largxan ondan teorion de la lumo aplikebla al aliaj elektromagnetaj radiadoj.
Charles COULOMB
(1736-1806) franca sciencisto, preparis jxus antaux la franca revolucio,
7 stud-raportojn en kiuj li klarigis la eksperimentajn kaj teoriajn bazojn
de magnetismo kaj de elektrostatiko. |
Li precizigas la potencon de la fortoj inter du proksimaj elektro-sxargoj : la forto dependas de la sxargoj kaj estas invers-proporcia laux la kvadratpotenco de ilia distanco. |
Kun Henry CAVENDISH (1731-1810) fama brita fizikisto kaj kemisto, ili fondis la tiel nomatan kvantigitan elektrostatikon.
Aliflanke, la sciencistoj ekkomprenas ke lumo kaj elektromagnetaj radiadoj estas diversaj aspektoj de sama fundamenta fizika fenomeno.
Sed la sciencistoj ne povas akcepti, pro la vibra naturo de la lumo, ke tra la spaco vibras "nenio". Ili starigis hipotezon pri tre maldensa senpeza materio, nomata etero, kiu plenigas la tutan intersideran spacon.
Je la komenco de la 19a jarcento, la sciencaj eltrovoj plirapidigxas.
Aleksandro VOLTA
(1745-1827) komprenas la signifoplenon de la laboroj de GALVANI
kaj inventas cxirkaux 1800 la elektran pilon. |
Christian OERSTED (1777-1851), dana fizikisto, post longdauxraj eksperimentoj inter 1802 kaj 1820, demonstras ke la kompaso devias proksime de elektro-konduktoro kaj ke la direkto de la devio dependas de la direkto de la kurento.
La franca sciencisto ARAGO konfirmas liajn laborojn kaj sukcesas, cirkaux 1820, "fabriki" la unuan arte-faritan magneton pere de feraj najloj kaj de elektro.
Jean-Baptiste BIOT (1774-1862) kaj Feliks SAVART (1791-1841), aliaj francaj fizikistoj, kalkulas en la jaro 1820 la intenso de magneta kampo kreita per elektro-kurento kaj aldonas la legxo de la fenomeno (legxo de BIOT & SAVART).
Georgo Simon OHM (1789-1854) germana fizikisto studas cxirkaux 1827 la fundamentajn legxojn de la elektraj kurentoj kaj difinas la koncepton de rezistanco.
Je sia flanko, en francio, Klaodio POUILLET
(1790-1868) apogas la laborojn de OHM kaj konfirmas lian gravan legxon
:
(la tensio V cxe la fino de rezistajxo R dependas de la kurento I en la cirkvito (V=R*I) |
Li inventas "la kompason de tangento".
Je sama epoko Andreo-Mari AMPERE
alia franca fizikisto disvolvas teorion de elektromagnetismo. Li imagas
la galvanometron kaj konstruas kun ARAGO
la unuan elektromagneton, baza parto de la elektra telegrafo. |
En la jaro 1831, la fama angla
sciencisto Mikaelo FARADAY (1791-1867) esprimas la hipotezon pri ekzisto
de elektromagnetaj aù gravitecaj fortokampoj inter proksimaj objektoj. |
Li imagas la elektromagnetan indukton
kiu ebligas transformi magnetan energion en elektron.
Li inventas la elektran motoron.
Li interesigxas, sam-epoke, pri elektraj malsxargigxoj en maldensigaj gasoj kaj studas la fenomenojn de jonigado.
La usona fizikisto Jozefo HENRY
(1797-1878), okaze de studadoj sur telegrafaparatoj, eltrovas le fenomenon
de memindukto (henrio estas nun unuo per kiu estas mezurataj la meminduktoj).
Li observas transsendadon de induktaj impulsoj proksime de potencaj sparkoj. |
Heinrich Daniel RUHMKORFF (1809-1877) germandevena elektromekanikisto inventas kaj produktas en Parizo la induktan bobenon (nomata bobeno de rumkorf).
La cxefa etapo al radio estas plenumita.
En la jaro 1832, en Usono, Samuelo MORSE
(1791-1872) inventas praktikan telegraf-aparaton kaj la faman morsokodon
kiun oni uzos pli poste por la senfadenaj elsendoj.
Sed la induktaj elektraj fenomenoj interesegas multajn sciencistojn, ingxenierojn kaj kuracistojn.
La produkto de pli kaj pli potencaj bobenoj de rumkorf ebligas diversajn interesplenajn eksperimentadojn.
Cxiuj laboratorioj deziras posedi la plej grandan kaj potencan bobenon kun la espero fari novajn eltrovojn.
Estas la epoko de la disvolvigxo de modernaj laboratorioj kaj fizik-eksperimentejoj en Europo kaj Usono.
En la jaro 1858 Wilhelm FEDDERSEN
demonstras eksperimente que la sparkoj kiuj aperas inter la kupraj buloj
de rumkorfa bobeno au de elektrostatika masxino produktas elektrajn oscilantajn
ondojn kies propagado same kiel lumo estas identa en cxiuj direktoj.
La sciensistoj ne ekkomprenis en tiu epoko la gravan signifon de tiu eksperimento.
|
En la 1864a James MAXWELL
(1831-1879) inspirita de la studoj de FARADAY, demonstras en sia mondfama
teorio pri elektromagneta strukturo de la lumo (publikita en la jaro 1864)
la ligon inter la elektraj kaj magnetaj fenomenoj. |
Li finkonstruas la teorion sur kiu HERTZ sin apogas por malkovri la ondojn kiujn oni gxuste nun nomas hertzaj ondoj.
La senfadena dissendo estas naskigxinta
Thomas EDISON
(1847-1931) usona inventemulo elpensis kaj konstruis
la unuan lumlampon (1878)
kaj observas la termojonan disradion
(1881). |
Ek de la 1890a Edouard BRANLY (1844-1940) profesoro de la katolika pariza instituto interesigxas pri la eksperimentoj de HERTZ.
En la jaro 1890 li inventas la radiokonduktan tubon kiun oni povas uzi kiel ricevilo de herza oscilatoro. Li malkovras fakte la unan detektoron.
La cxi-apuda bildo montras la unuan receptilon konstruitan de BRANLY mem. Maldekstre vi vidas la "radiokonduktoron". Gxi estas konektita serie al la pilo kaj al la galvanometro. En senperturba situacio, la indikilo estas fikse vertikale. Kiam ekzistas en la cxirkauajxo de la detektoro elektromagnetaj ondoj (sparkoj produktitaj per hertza oscilatoro au elektromasxino) la indikilo devias dekstren au maldekstren. Ekfrapo sur la tubo nuligas la konduktecon de la receptilo kaj la indikilo revenas al la vertikala pozicio. |
![]() |
Sinjoro Oliver LODGE (1851-1940) brita profesoro de la universitato de Liverpool daurigas en la 1894a la studojn de HERTZ kaj BRANLY. Li plibonigas la radiokonduktoron pere de frapilo (marteleto) kiu automate reaktivas la aparaton.
En la jaro 1894 Lodge sukcesis, dum pedagogia demonstrajxo, detekti la ondojn de praa sendilo sur distanco de 30 metroj.
Sed neniu ekvidis kaj imagis la gravecon de tiu fundamenta eksperimento.
Tamen, ek de tiu momento, la farigxoj plirapidigxas.
Dum la sama jaro, la franca kemisto Eugène TURPAIN (1848-1927) eksperimentas la unuan praktikindan senfadenan sendon en la regiono de BORDEAUX (havena urbo en la suda parto de Francio).
Oni povas nun komenci paroli pri "radiotelegrafio" kaj "radioelsendo".
Je la sama epoko, Aleksandro POPOV (1858-1905) rusa ingxeniero kaj profesoro, konstruas aparatojn por detekti la fulmotondrojn kaj la elektrikajn atmosferajn perturbojn. Okaze de invento de taùgaj sendaparatoj, li inventas la antenon.
Eugène DUCRETET (1844-1915) fabrikisto de precizecaj aparatoj (mezuriloj) enkondukas en Francio cxirkaù 1887 la aparatojn de HERTZ, la unuajn telegrafojn kaj la teknologion de iksradioaparatoj (rentgenradioj).
Li kunlaboras kun POPOV kaj eksperimentas la unuan veran radioelsendon en PARIZO (la fama elsendo inter LE PANTHEON kaj la EIFFEL-TURO la 5an de novembro 1898). |
Alia franco Jules CHARPENTIER konstruas cxirkaù 1900 la unuan praktikan receptilon baze de la radiokonduktoro de BRANLY.
En aliaj landoj diversaj sciencistoj, ingxenieroj kaj spertaj teknikistoj laboras sur la sama kampo.
Gustave FERRIE
(1868-1932) franca ingxeniero kaj militisto interesigxas siaflanke pri
radioelsendoj kaj komprenas la gravecon de radio en la milita sfero :
cxu oni povas plibonigi, je strategika vidpunkto, la rilatojn inter la
komando kaj la soldatoj ? Cxu oni povas anstataùigi la mesagx-oficistojn,
la leterkolombojn kaj la rompigemajn fadentelegrafojn pere de senfadenaj
elsendoj ? |
Ek de 1902 li skribas libron pri radioelsendaj eblecoj, versxajne kun la celo averti la plej altajn instancojn de la milithierarkio kaj la politikajn mediojn.
En la jaro 1904, la usonano John FLEMING (1849-1945) kunigas oscilantan cirkviton al la vakua radiotubo de EDISON . Li konstatas la amplifikecan efekton de tiu sistemo.
Li patentigas tiun inventon en novembro 1904 kun la titolo "oscillation valve" kaj ekkonstruas valvojn nomitajn de la fisikisto ECCLES "diode" (oni diras nun diodo).
Oni povas diri nuntempe ke FLEMING ne inventis la diodon. La ideo estas EDISON devena. Tamen li dekovris la rektifikan kaj la detektoran efekton de la vakua tubo de EDISON.Cxirkaù 1905 DRUDE, SLABY kaj WIEN versxajne malplikonataj sciencistoj studas kaj klarigas la fenomenon de malampleksigo de la ondoj tra la etero.
Lee de FOREST (1873-1961) kiu interesigxas pri detekteco ekhavis la felicxan ideon transformi la diodon aldonante al gxi unu elektrodon en formo de truita plateto aù de korktirilforma risorteto, kiu estas logita inter la filamento kaj la anodo. Li inventas la "triodon" (trielektroda vakua lampo) baza elemento de radioriceviloj kaj amplifikatoroj.
Alia fama usona teknikisto Reginald FESSENDEN (1866-1932) kunlaboranto de EDISON miksas mallongajn ondojn kaj plilongajn ondojn en radiomodulilo kaj inventas sentivan radioaparaton kiu konvenas por kapti malfortajn radioelsendojn.
En la jaro 1906 li konstruigas potencan radioelsendstacion en la regiono de Massachusetts (Usono).
JEN ESTAS LA RADIO
La 15an de januaro 1907 Lee de FOREST patentigas novan radiotubon kiun li nomas "AUDION".
POULSEN kaj DUDDEL konstruas sendstaciojn kun la tekniko de "kontinuaj ondoj" (kontraufkanke de "malampleksigaj ondoj") sur bazo de ark-elsendiloj.
La elsendiloj bezonas potencajn elektro-motorojn kaj generatorojn kaj la rendimento (efikeco) estas ege malbona.
Krome potencaj arkelsendiloj superaj je 500 kW produktas malagrablajn harmonajn ondojn kiuj troplenigas la eteron.
La teknikistoj laboras sur pli taùgaj kaj efikaj sistemoj kiuj ebligas pli bone kontroli la frekvencon (ondlongon) kaj la kvaliton de la radioondoj (stabileco de la oscilatoroj, efikeco de la agorditaj cirkvitoj, aplikado de teorioj de resonanco kiuj ludas gravan rolon en radio).
Ili elkovras la principon de "heterodino" kiu ebligas produkti potencajn ondojn ekde etaj oscilatoroj. Nepre memoru ke necesas nur iomete da energio por daùrigi la oscilon de peza pendolo en horlogxo. Heterodino - laùvorte "ekstera forto" funkcias laux la sama principo.
Tuj poste, ili konstruas la unuajn elsendilojn sur baso de memoscilantaj cirkvitoj kun triodoj.
Jen oni komencas produkti industrie en Europo kaj Usono la unuajn radioaparatojn (riceviloj).
Por plibonigi la funkciadon de tiaj aparatoj, la teknikistoj proponas diversajn sistemojn :
"neutrodino" por haltigi memnaskajn oscilojn kiuj transformas subite trankvilan ricevilon al netolerebla fajfilo,
En la jaro 1914, MEISSNER proponas la "super-heterodina sistemo" kies principo oni ankoraù uzas en la modernaj transistorigitaj riceviloj.
La metodoj de la lampa detekto nomataj "detekto per anodo" kaj "detekto per sxuntita kondensatoro" estas uzataj en nombraj aparatoj.
Transformatoroj kun feraj kernoj kapablas funkciigi indukte kuplitajn amplifikatorojn.
La industria produkto de malmultekostaj "galeno-detektora" riceviloj ebligas largxan disvastigon de radio en la publiko.
Ekzemple en Francio la 26an de novembro 1921 okazis la unua rekta radioelsendo. Je tiu okazo, la kantistino Yvonne BROTHIER (fama oper-arta kantistino) kantis la francan himnon "La Marseillaise" tuj de la operejo-mem de Parizo.
Sama evoluo jam aperis en Usono kelkajn jarojn pli frue (tuj post la unua mondmilito).
ooOoo
Sed nun finigxas la epoko de la pioniroj. Fakte radio ekzistas. Gxi apartenas nun al la cxiutaga vivo.
Nun komencigxas eraon de komunikado kaj informado ...... cxu ja vere de informacxado kaj miskomunikado !
Post kelkaj dekoj da jaroj, radio aperas kiel strategia ajxo, kiun avidas cxiuj politikaj povoj. Certe vi ne forgesis la konfiskadon de radiaj potencoj por propaganda celo dum la nazian periodon.
Sed kiam oni parolas pri komunikado, pri tutmonda informado, pri internacia babilado, kial oni neniam parolas pri lingvo problemo ?
Cxu la lingvaj problemoj ne ekzistas ?
Sendube vi perfekte povas aùdi hodiaù "Radio Varsovio" aù "Radio Singajuro" sed cxu vi komprenas la polan au la singapuran lingvon ?
Certe ne.
Ne hazarde kelkaj pioniroj interesigxis al ESPERANTO.
Sur la bildo vi vidas esperantan samideanan pioniron (franca Doktoro Pierre CORRET) babilanta per morse'a kodo kun aliaj samideanoj ie tra la mondo. La bildon oni kaptis fine de la jaro 25. Je tiu epoko doktoro CORRET estis samtempe vicprezidanto de franca asocio pri senfadena elsendo kaj vicprezidanto de internacia esperantista akademio. |
![]() |
Ankaù, estas signifo-plene se la unua universala kongreso de ESPERANTO okazis en la jaro 1905 en BOULOGNE-sur MER tute proksime de WIMEREUX kie MARCONI eksperimentis, kelkajn jarojn pli frue, la unuan transmaran elsendon (inter Francio kaj Anglio).
Ne hazarde E. AISBERG cxirkau la jaroj
1930 skribis rekte en esperanto la fama libreto "FINE MI
KOMPRENAS LA RADION".
Tiun libron havis tutmondan sukceson kaj aperis en multaj lingvoj. Vi vidas cxi-apude la esperantan version. |
Jen la rakonto finigxas ..... La historio dauras.
Sed ne forgesu ...
"scienco sen konscio estas detruo de l'animo".
La autoro esperas ke tiu rakonto placxis al vi kaj pliinstruis vin.